MI LERNAS ĜOJI

Inita Tamošiūnienė. MI LERNAS ĜOJI. Originala poezio, 2025 m.

Pasis ankoraŭ unu longa paŭzo en publikigo de versoj kaj jen Inita prezentas sian trian verskolekton Mi lernas ĝoji – ĝis nun nepublikigitaj
versaĵoj. Ili malkaŝas la internan mondon de la poetino, kie kolizias objektiva realeco kun ŝiaj zorgoj kaj emocioj, eĉ ĉagrenoj. Tute konscie la poetino postlasas al la leganto tion, kio estas ne findirita, kio restas neklara. Ŝi ne celas prezenti la tragismon de perdoj, sed substreki la homan vivopovon kaj aludas, ve, nur aludas la vivoĉarmon. Dum la legado ofte venas la supozo, ke la poetino iam provas kaŝiĝi de si mem, ke tio, kio estas eldirita al iu alia, estas fakte destinita al ŝi mem. La esprimeco de versado estas glata, iom modera, eldirita simple, per trafaj vortoj. Ni citu ŝin mem: Jes, dume mi venkas. Kaj dubojn forpelas – / Ĉu longe mi tiel sukcese duelos? (el Duelo).

Puslapių sk.: 72
ISBN: 978-609-8354-08-9
Formatas: 10,5 x 19,5 cm
Viršelis: minkštu viršeliu

Atsakyti

El. pašto adresas nebus skelbiamas. Būtini laukeliai pažymėti *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.